Japana Esperantista Go-Asocio
@
Nobuo Sakurai
@
Japana Esperantista Go-Asocio naskig^is en la jaro 1979 kiel organizo de japanaj esperantistaj go-amantoj kaj kiel subtenanto de Esperantista Go-Ligo Internacia, kiu celas disvastigi goon per Esperanto kaj Esperanton per goo. Motivo de la naskig^o estis interkona kunveno de goo kaj s^ogio entreprenita en la antau~a vespero de la 27-a KANTO-Esperanto-Kongreso okazigita en urbo c^ohu en junio de 1978, kaj poste estis okazo klarigi pri goo en la fakkunsido de s^ako de Universala Kongreso, kiu okazis en Varna de Bulgarujo, kaj tiel ekaperis inklino fondi organizon de goo en Esperantujo. En la komenco volontuloj en Tokio, Hirosi Inoue, Minosuke Emori, Teruhiko Isiguro, Sigetoki Satojosi, Susumu Nisina, Kacumi Ooki, Nobuo Sakurai, Ken'iti Matumoto kaj Wilhelm Schmid el Germanujo alvokis al tutlandaj samideanoj kaj establis la asocion.
Ek de la fondo la asocio eldonadis kiel trimonatan organon "Go-Amikon" do jare kvarfoje, kaj g^i dau~ras g^is nun kalkulante numeron 85-an. Samideano Minosuke Emori elverkis kaj eldonis gvidlibron de goo en Esperanto "Invito al Go-Ludo" kaj "Fundamento de Taktiko kaj Strategio en Go-Ludo" por disvastigi goon tra tutmonda esperantistaro. Bedau~rinde "Invito al Go-Ludo" estas nun komplete elc^erpita. (Noto: la kopio estas enhavata en tiu c^i hejmpag^o.)
Membroj de la asocio alig^is da 30 ~ 40 c^e la unua alvoko, kaj la nombro poste ne grande s^ang^ig^is kvankam membroj pli malpli alternis. La agado de la asocio estas okazigo de novjara go-kunveno c^e la c^efsidejo de go-amantoj Japana Go-Asocio januare c^iujare, de go-kunlog^ado en Esperanto-Domo de Jacugatake printempe, kaj de go-kunveno posttagmeze c^iun kvaran sabaton de monato c^e Oosaki-Go-Lernoc^ambro. La problemo estas ke tiaj kunvenoj okazas vole nevole centrisme en Tokio, kaj ke estas malfacile partopreni por aliaj regionaj membroj.
Aliflanke Esperantista Go-Ligo Internacia okazigas Internacian Korespondan Go-Turniron por tutmondaj esperantistaj go-amantoj per 13x13-linia tabulo. G^isnunaj partoprenantoj estas el Japanujo, C^inujo, Germanujo kaj tiel entute c^irkau~ 10 landoj, tamen demandoj pri g^i venas ec^ el Sud-Amerikaj landoj, kaj do kredeble partoprenantaj landoj pli multig^os de nun paralele al disvastig^o de go-ludo.
En Universala Kongreso fakkunsido de goo havas lokon C^iujare fare de EGLI kaj tie oni klarigas kiel ludi goon kun demonstracio de go-ludo. En Japana Esperanto-Kongreso JEGA organizas fakkunsidon de goo c^iujare kaj oni diskutas agadon de la asocio kaj demonstracias go-ludon. Morgau~a tasko de la asocio estas kompletigo de terminaro de goo en Esperanto, kio estas des pli urg^a sed nefacila tasko. Ankau~ se eble verkoj pri arto de goo nome pri batalmodeloj kaj procedoj en Esperanto estas atendataj.